Estimataj aliĝintoj de la BET-56!
Nome de la estraro de Latvia Esperanto-Asocio mi anoncas ke pro la daŭro de la kronvirusa pandemio la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56) en 2021 estas nuligitaj.
La aliĝkotizo kaj antaŭpago por loĝado kaj manĝado al ĉiuj aliĝintoj estos repagitaj.
En 2022 Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Litovio.
Margarita Želve
Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio